La Ŝtata Konsilantaro, la Kabineto de Ĉinio, lastatempe aprobis, ke la 19-a de aŭgusto estu nomumita kiel Tago de Ĉinaj Kuracistoj.Pri tio zorgos la Nacia Komisiono pri Sano kaj Familia Planado kaj rilataj departementoj, kun la unua Ĉina Tago de Kuracistoj okazonta venontjare.

Ĉina Tago de Kuracistoj estas la kvara laŭleĝa profesia festo en Ĉinio, post naciaj Tago de Flegistinoj, Tago de Instruistoj kaj Tago de Ĵurnalistoj, kiu markas la signifon de kuracistoj en gardado de la sano de homoj.

Ĉina Tago de Kuracistoj estos observita la 19-an de aŭgusto ĉar la unua Tutlanda Konferenco pri Higieno kaj Sano en la nova jarcento okazis en Pekino la 19-an de aŭgusto 2016. La konferenco estis mejloŝtono por la sana afero en Ĉinio.

En la konferenco prezidanto Xi Jinping klarigis la gravan pozicion de higiena kaj sanlaboro en la tuta bildo de la Partio kaj la landa afero, kaj prezentis gvidliniojn por la higiena kaj sanlaboro de la landa en la nova epoko.

La starigo de la Tago de Kuracistoj estas favora al plifortigo de la statuso de kuracistoj en la okuloj de la publiko, kaj helpos antaŭenigi harmoniajn rilatojn inter kuracistoj kaj pacientoj.


Afiŝtempo: Aŭg-19-2022